CERN

CERN
emblemo
internacia organizaĵo
nuklea esplorinstituto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 29-a de septembro 1954 vd
Geografia situo CH1903: 492816 / 121290 (mapo)46.2344936.049129Koordinatoj: 46° 14′ 4″ N, 6° 2′ 57″ O; CH1903: 492816 / 121290 (mapo)
Lando(j) SvislandoFrancio vd
Sidejo Prévessin-Moëns
CERN (Svislando)
CERN (Svislando)
DEC
Map
CERN
Agareo

partikla fiziko
• alt-energia fiziko

Ĉefestro(j) Ursula Bassler (2019–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Membro de ORCID
DataCite (en) Traduki
Asocio de Akademiaj Publikaĵoj de Malferma Aliro
Coalition for Advancing Research Assessment (en) Traduki
European Open Science Cloud Association (en) Traduki
arXiv
Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo
Global Open Science Hardware (en) Traduki
Digital Preservation Coalition (en) Traduki
Linux Foundation
UNESCO Global Open Science Partnership (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj

class="wikidata-content" | angla lingvo
franca lingvo

Posedatoj Kompakta Muona Solenoido
CERN Document Server (en) Traduki
.cern (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
En bluo - membrolandoj de CERN. En verdaj landoj en la procezo de aliĝo. En flavaj landoj, kiuj anoncis sian deziron aliĝi. En oranĝo - observanta klaso. En ruĝa - interkonsento por kunlaboro. En rozkolora - sciencaj kontaktoj.

CERN estas la Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro (origine nomita, en la franca, Conseil Européen pour la Recherche Nucléaire), la monde plej granda partiklofizika centro, situanta ĉe la landlimo inter Francio kaj Svislando. La svisa parto de la centro staras ĉe Meyrin, en la tuja ĉirkaŭo de Ĝenevo; la franca parto staras en la regiono "Pays de Gex". Ĝi fondiĝis 29-a de septembro en 1954. De la originalaj 12 subskribintoj de la CERN-konvencio, la membraro kreskis al la nunaj 23 membroŝtatoj ekde 2019.

CERN dungas preskaŭ 3000 personojn plentempe. Pli ol 12 000 scientistoj (reprezentantaj 500 universitatojn kaj pli ol 100 naciecojn), duono de la mondaj partiklofizikistoj, pasigas tempon ĉe CERN tie farante siajn esplorojn.

La CERN akcelilo-komplekso entenas 10 liniajn kaj cirklajn akcelilojn, ĉiuj funkciantaj kune per rilatoj inter si. La plej granda estas la LEP-koliziigejo (Large Electron Positron), cirkla akcelilo je 9 km diametra, kiu ricevas partiklojn de la Super Protona Sinkrotrono (Super Proton Synchrotron aŭ SPS), cirkla akcelilo je 2 km diametra. LEP estis anstataŭigita en la sama tunelo per granda maŝino, funkciinta ekde 2008, la Granda Hadrona Koliziigilo (Large Hadron ColliderLHC) por pritrakti hadronojn anstataŭ leptonojn. La LHC-akcelilo konstruita en ringotunelo norde de CERN estas la plej granda akcelilo en la mondo, kaj laŭ longeco, kaj laŭ konstrukosto kaj laŭ la energio, kiun la akcelitaj partikloj atingas.

CERN estas kreditita kun kelkaj eltrovoj en partikla fiziko, inkluzive de la eltrovo de W kaj Z-bosonoj en 1983. Aldone al sciencaj eltrovaĵoj, CERN havis efikon al teknologiaj evoluoj, kiel ekzemple la invento de la Tut-Tera Teksaĵo de 1990 ĉe CERN , kiu akcelis evoluon de la interreto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne