CSS

Por samtitola artikolo vidu la paĝon CSS (apartigilo).
CSS
dosierformo • programlingvo • stillingvo vd
Dum 17-a de decembro 1996 - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr

CSS, aŭ laŭtemaj stilfolioj estas normo por priskribi la aspektigon aŭ prezentadon de interretaj dokumentoj. Ĝia nomo estas mallongigo de la angla termino Cascading Style Sheets, laŭlitere “kaskadaj stilfolioj”. Venko de CSS estas disigi la enhavo de dokumento de ĝia etoso.

Ekzemple, la HTML-elemento <h1> indikas, ke tekstobloko estas titolo, kaj ke ĝi estas pli grava ol <h2>-tekstobloko. HTML permesas kromajn atributojn ene de la malferma markilo por specifigi aranĝon aŭ aspekton, ekzemple koloron kaj grandecon. Tamen, ĉiu <h1>-markilo devas enhavi ĉi tiun informon, se oni deziras koheran grafikan aspekton ĉe paĝo, kaj krome homo, kiu legas la paĝon per retumilo, perdas regadon pri la aspektigo de la teksto.

Kiam oni uzas CSS, la markilo <h1> ne devas doni informon pri kiel aspektigi la tekstoblokon; ĝi anstataŭe nur markas la strukturon de la dokumento. Tiam apartaj stilaj informoj specifigas, kiel montriĝos <h1>: koloro, tiparo, grandeco, kaj ankaŭ nevida aranĝado, ekzemple la rapideco, je kiu paĝo estas voĉlegata per ekranlegilo.

Stilfolio povas esti aŭ kunligitaj en aparta dokumento aŭ metitaj en la HTML-dokumento mem. Unu HTML-dokumento povas alvoki plurajn CSS-dokumentojn.

Avantaĝoj de CSS estas:

  • aspektigaj informoj por tuta retpaĝaro troviĝas en unu loko, kaj povas esti ĝisdatigitaj rapide kaj facile
  • malsamaj uzantoj povas havi malsamajn stilfoliojn: ekzemple kaj ekranlegilo kaj grandaj tiparoj, retumiloj ebligas al uzantoj specifigi propran, lokan stilfolion por apliki al ĉiu HTML-dokumento vidata
  • HTML-dokumentoj estas pli klaraj kaj facile kompreneblaj

Estas kelkaj versioj: CSS1 kaj CSS2, kaj CSS3 estas prilaborata ĉe la World Wide Web Consortium aŭ W3C. Lastatempaj retumiloj bone subtenas la versiojn CSS1 kaj CSS2, sed CSS3 estas nur parte realigita en la plej lastaj retumiloj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne