Carl Friedrich Gauss

Carl Friedrich Gauß
Carl Friedrich Gauß
Carl Friedrich Gauß
Persona informo
Carl Friedrich Gauß
Naskonomo Johann Carl Friedrich Gauß
Naskiĝo la  30-an de aprilo 1777(nun 1777-04-30)
en Braunschweig, Brunsvigo-Wolfenbüttel,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto la 23-an de februaro 1855
en Göttingen,  Hanovro (Germanio)
Tombo Albanifriedhof (en) Traduki 51° 31′ 55″ Nordo 9° 56′ 31″ Oriento / 51.531808 °N, 9.941837 °O / 51.531808; 9.941837 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Nacieco germano
Etno Germanoj vd
Lingvoj latinagermanaanglafranca vd
Loĝloko Reĝlando HanovroBrunsvigo vd
Ŝtataneco Rejna Federacio
Reĝlando Hanovro Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Göttingen (1795–1798)
Universitato de Helmstedt
Brunsviga Universitato de Teknologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Carl Friedrich Gauss
Memorigilo Carl Friedrich Gauss
Familio
Patro Gebhard Dietrich Gauss (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Dorthea Benze (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Friederica Wilhelmine Waldeck (en) Traduki
Johanna Osthoff (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Eugene Gauss (en) Traduki
 ( Friederica Wilhelmine Waldeck (en) Traduki)
Wilhelmine Gauss (en) Traduki
 ( Johanna Osthoff (en) Traduki)
Joseph Gauß (en) Traduki
 ( Johanna Osthoff (en) Traduki)
Therese Gauss (en) Traduki
 ( Friederica Wilhelmine Waldeck (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto
surveyor (en) Traduki
universitata instruisto
statistikisto
fizikisto
astronomo
scienca verkisto
terfizikisto
sciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo matematikisto, fizikisto, astronomo kaj geodeziisto
Doktoreca konsilisto Johann Friedrich Pfaff vd
Verkado
Verkoj metodo de Gaŭso-Seidel ❦
Gaŭsa leĝo ❦
Gaŭsa leĝo por magnetismo ❦
Gaŭsa leĝo de gravito ❦
gaŭso ❦
normala distribuo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Karlo Frederiko GAŬSO, germane Johann Carl Friedrich Gauß, minuskle skribita Gauß, majuskle GAUßGAUSS[1], en Latino: Carolus Fridericus Gauss, laŭ PIV Gaŭso (naskiĝis la 30-an de aprilo 1777 en Braunschweig, mortis la 23-an de februaro 1855 en Göttingen) estis germana matematikisto, kiu kontribuis al multaj fakoj kiaj fiziko, astronomio, nombroteorio, algebro, statistiko, analitiko, diferenciala geometrio, geodezio, terfiziko, mekaniko, elektrostatiko, matriciko kaj optiko.

Foje aludita kiel la Princeps mathematicorum[2] (en Latino, "princo de la matematikistoj") kaj "pli granda matematikisto ekde la antikveco", Gauss havis esceptan influon en multaj kampoj de matematiko kaj scienco, kaj estas rangita kiel unu el plej influaj matematikistoj de la historio.[3]

Ekinteresiĝinte pri matematikaj problemoj li forlasis la studon de klasikaj lingvoj kaj studis matematikon en Göttingen. En sia doktoriga disertacio li pruvis la faman fundamentan teoremon de la algebro dirantan, ke ĉiu algebra ekvacio (= ĉiu polinomo ne konstanta) havas solvon (en la kompleksaj nombroj).

En 1807 Gaŭso iĝis en Göttingen profesoro pri matematiko kaj, pro sia intereso kaj siaj sukcesoj pri astronomio, ankaŭ direktoro de la astronomia observejo. Li restis en tiuj pozicioj ĝis sia morto kaj faris multajn gravajn eltrovojn, sed ankaŭ okupiĝis praktike pri fiziko kaj tekniko. Interalie li kun Wilhelm Weber en 1833 konstruis la unuan elektromagnetan telegrafon (tri jarojn antaŭ Samuel Morse).

  1. GAUẞ kun la litero , majuskla ß, kiu tamen en multaj litertipoj mankas kaj ofte estas malĝuste montrata komputile.
  2. Zeidler, Eberhard. (2004) Oxford User's Guide to Mathematics. Oxford, UK: Oxford University Press, p. 1188. ISBN 0-19-850763-1.
  3. Dunnington, G. Waldo. (Majo 1927). Wayback [1] The Sesquicentennial of the Birth of Gauss, dato 2008-02-26-02-06-29- Scientific Monthly XXIV: 402–414. Alirita la 29an de Junio 2005. Nune disponebla ĉe The Sesquicentennial of the Birth of Gauss. Alirita la 23an de Februaro 2014. Kompleta biografia artikolo.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne