DDT

Dukloro-dufenila-trikloro-etano
Kemia formulo
C14H9Cl5
DDT
Bastona kemia strukturo de la
Dukloro-dufenila-trikloro-etano
DDT
Tridimensia kemia strukturo de la Dukloro-dufenila-trikloro-etano
Alternativa(j) nomo(j)
  • Klofenotano
CAS-numero-kodo 50-29-3
ChemSpider kodo 2928
PubChem-kodo 3036
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora solidaĵo kun karakteriza odoro[1]
Molmaso 354,48896 g mol−1
Denseco 1,556 g/cm−3[2]
Fandpunkto 109 °C [3]
Bolpunkto 416,2°C [4]
Refrakta indico  1,7550
Ekflama temperaturo 203,9 °C [5]
Solvebleco Akvo:<2,5 x 10-6 g/L
Mortiga dozo (LD50) 150 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301+311, H301, H311, H351, H372, H400, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P203, P260, P262, P264, P270, P273, P280, P301+316, P302+352, P316, P318, P319, P321, P330, P361+364, P391, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Dukloro-dufenila-trikloroetano (DDT) estas insekticido, kiu estis uzata – kaj parte estas uzata - ekde la 1940-oj por kontraŭbatali damaĝbestojn, ĉefe kontraŭ plasmodio. La insekticida efiko de DDT okazas kiel kontaktveneno kaj manĝoveneno.

DDT estas malpermesata en Usono kaj en plimulto de la riĉaj landoj.

DDT apartenas – spite al la relative malalta veneneco por la homoj (venenetaj simptomoj ĉe 0,7 g, mortiga dozo ĉe ĉ. 20 g)- al la 12 plej konataj organikaj venenaĵoj. Tiuj estas malpermesitaj laŭ la Stokholma Konvencio, la 22-an de majo en 2001.

La problemo kun DDT estas, ke ĝi en la naturo nur tre malrapide malkonstruiĝas – la duoniĝa tempo daŭras 10 ĝis 20 jarojn – kaj tiel riĉiĝas tra la nutroĉeno en la grasa histo de la homo kaj bestoj. La biologia duoniĝa tempo (tiu tempo, kiu necesas por duona malkonstruo, foriĝo el la korpo) de la akceptita DDT daŭras 1 jaron.

Laŭ novaj esploroj, cinamoleo havas similajn efikojn, tiel ĝi povas estis alternativo al DDT.

  1. Chembk
  2. [1]
  3. EPA United States Environmental Protection Agency
  4. Chemsrc
  5. Chemnet

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne