Darvinismo

La termino darvinismo etendas ankaŭ al la teorioj kiujn la sekvantoj de Charles Darwin aldonis por koherigi la originan darvinan koncepton al novaj sciencaj kaj biologiaj kaj bioarkeologiaj malkovroj. Tiujn aldonojn, aŭ novajn interpretojn, oni konfluigas en la nocion novdarvinismo.

Esenco de la darvinisma(j) teorio(j) estas ke la nunaj specioj atingis la nunan specifan staton pere de la evoluo de la specioj, kiel priskribite en la fama verko de C. Darwin (The Origin of Species, 1859); kaj ke tiu evoluo estis atingita pere de hazardaj ŝanĝoj konsoliditaj de la natura selektado. Tiu natura selektado estas diversege proponita kaj aligita al la biologiaj sciencoj.

Malfacilus hodiaŭ renkonti personon kiu ne sin deklaru evoluista. En la scienca kampo kutime estas “juĝata” kiei kreista la scienculo kiu levus dubojn pri la scienceco de darvinismo kaj precipe ĉirkaŭ la teorio de la naturaj selektadoj: “kreisto” ne en la senco ke tiu postulas la ekziston de Dio, sed en la senco de tiu kiu postulas la intervenon de Dio en la evoluo (vidu: Inteligenta dezajno) aŭ kulpa pri rifuzo de la principo ke inter kredo kaj scienco ne antaŭmetas naturan kontraŭdiron; aŭ “malŝatata” kiel “neadista" en la senco ke neadisto scias ke ĝia tezo estas falsa sed mensogas por promocii ideon al kiu li estas ideologie ligita.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne