Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj

Déclaration des droits de l'homme et du citoyen
La Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj estis skribita en 1789, dum la Franca Revolucio.
La Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj estis skribita en 1789, dum la Franca Revolucio.
dokumento • deklaro
Aŭtoroj
Aŭtoro Asembleo Nacia Konstitucifara
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 26-a de aŭgusto 1789
Loko Parizo
vdr

La Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj (franclingve Déclaration des droits de l'homme et du citoyen) estas unu el la plej fundamentaj aktoj de la franca revolucio de 1789. Ĝin alprenis la Nacia Konstitucifara Asembleo (Assemblée nationale constituante) la 26-an de aŭgusto 1789. La deklaracio devis esti la unua ŝtupo antaŭ kompleta konstitucio.

Tiu ĉi akto difinas plurajn individuajnkolektivajn rajtojn por la franca popolo. Ĝi supozeble havas universalan signifon, ĉar la rajtoj estis difinitaj ne nur por la francaj civitanoj, sed por "ĉiuj homoj senescepte", do pli vaste, ol en la Usona Deklaro de Sendependeco de 1776.

Ĉi tiuj principoj formulitaj en la Deklaracio havas konstitucian valoron en la nuntempa franca juro kaj povas esti uzataj por kontraŭstari leĝaron aŭ aliajn registarajn agojn. Fakte, hodiaŭ la nuna konstitucio de Francio plu referencas al la Deklaracio en sia antaŭparolo, tiel ke la franca Konstitucia Konsilio kontrolas la laŭkonstituciecon de io ajn novdonita leĝo i.a. surbaze de tiu ĉi deklaracio (ekde 1971).

La fama devizo de franca revolucio Liberté, Égalité, Fraternité ne estis uzata en la deklaracio, kvankam "libereco" kaj "egaleco" estis eksplicite difinitaj en ĝi.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne