Delavaro

Delavaro
State of Delaware
Ŝtata flago de Delavaro Ŝtata blazono de Delavaro
(Flago de Delavaro) (Sigelo de Delavaro)
Ŝtata kromnomo: The First State (la unua ŝtato)
Mapo de Usono kun Delavaro montrata

Map

Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Dover
Plej granda urbo Wilmington
Ŝtatestro John Carney
(ekde 17-a de januaro 2017)
Areo 6.452 km² (49)
 - Tero 5.068 km²
 - Akvo 1.387 km² (21,5 %)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 989 948 (45-a)
 - Denso 153,43 /km² (6-a)
Aliĝo
 - Dato 7-a de decembro 1787
 - Ordo 1
Horzono EST: UTC-5/-4
Latitudo 38° 27' N al 39° 50' N
Longitudo 75° 2' U al 75° 47' U
Larĝeco 48 km
Longeco 154 km
Alteco
 - Plej alta 136 m
 - Meza alteco 20 m
 - Plej malalta 0 m
Mallongigoj
 - USPS DE
 - ISO 3166-2 US-DE
Retejo delaware.gov
vdr

Delavaro (angle Delaware [DEL-a-ŭejr]) estas subŝtato de Usono. Ĝi fariĝis la 1-a ŝtato de Usono je la 7-a de decembro 1787. Ĝia nomo devenas de la rivero Delavaro.

Liberalaj leĝoj pri korporaciiĝo rezultas je tio ke pli ol duono de la firmaoj de la listo Fortune 500 korporaciiĝis tie. Pli ol 170.000 firmaoj korporaciiĝis en Delavaro.

Loĝantaro: 907.135 (en 2011, takso)
Ĉefurbo: Dover

La limo de Delavaro estas iom nekutima: Origine oni difinis la limon inter Pensilvanio kaj Delavaro kiel 12-mejlan cirklon ĉirkaŭ la juĝejo en New Castle. Tiu cirklo ne enhavas pintan terpeceton inter Delavaro kaj Marilando, kiun tial pretendis Pensilvanio. Sed en 1921 oni aljuĝis ĝin al Delavaro. Ene de la cirklo la orienta limo (al Nov-Ĵerzejo) estas la orienta bordo de rivero Delavaro, sed ekster la cirklo la mezo de la rivero.

Registara TTT-ejo de Delavaro en la angla: http://www.state.de.us Arkivigite je 2014-06-28 per la retarkivo Wayback Machine (= delaware.gov).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne