Determinismo

Determinismo (el la latina determinare t.e. «difini», «destini») estas doktrino de la kaŭza neceso, nome ke kiu ajn fenomenoj postulas adekvatan kaŭzon. Ĝi, tial, etendas tiun principon al tuta serio de la fenomenoj fizikaj kaj nefizikaj. Ĝi tial ekskludas ĉian liberan volon kaj hazardon. De determinismo renkonteblas almenaŭ tri formoj:

  1. Determinismo metafizika, laŭ kiu absoluta liga neceso regas ĉiujn estaĵojn kaj ties rilatojn;
  2. Detreminismo fizika (dirita ankaŭ scienca aŭ eksperimenta), laŭ kiu la naturaj fenomenoj (la fenomenoj de la natura mondo) estas ligitaj inter si per nepraj rilatoj de kaŭzo-efiko, tiel ke eblas koncepte establi naturajn leĝojn, antaŭvidi la estonton kaj utiligi leĝojn kaj antaŭvidojn por praktikaj celoj de la homo;
  3. Determinismo psikologia, laŭ kiu la homa volo, pro kaŭzoj kaj enaj kaj eksteraj, estas devigata tiamaniere ke ĉiu ĝia decido ne povas esti malsama ol tiu kiu vere okazas, kaj tial ne estas allasebla libero kiel libera volo.

Oni parolas ankaŭ pri alispecaj determinismoj, kiel tiuj ekonomia kaj statistika kaj probabla, kiuj tamen ne interesas tiun ĉi artikolon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne