Detrojto

Detrojto
angle Detroit
The Motor City, Motown, Hockeytown,
Rock City, The D
urbego
Fotomontaĵo
Silueto de Detrojto
urbo de Usono • kantona sidejo • limurbo • urbego

flago

sigelo

flago sigelo
Devizo: Speramus Meliora; Resurget Cineribus
Administrado
Federacia ŝtato Miĉigano
Kantono Kantono Wayne
Fondita 1701
Poŝtkodo 48201 – 48288
Telefonkodo 313
Kodo laŭ Fips 26-22000
Kodo laŭ Gnis 1617959
Retpaĝaro www.detroitmi.gov
Politiko
Urbestro Mike Duggan (demokrato)
Demografio
Loĝantaro 681 090  (julio 2013)
- Metropola regiono 5 218 852  (2010)
Loĝdenso 1 727 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 83° 3′ U (mapo)42.3316-83.0475Koordinatoj: 42° 20′ N, 83° 3′ U (mapo)
Alto 183 m
Areo 370,2 km² (37 020 ha)
- Tera areo 359,4 km² (35 940 ha)
Horzono UTC-5
Detrojto (Miĉigano)
Detrojto (Miĉigano)
DEC
Situo de Detrojto
Detrojto (Usono)
Detrojto (Usono)
DEC
Situo de Detrojto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Detroit [+]
vdr
Mapo de Wayne County kaj Miĉigano, Detrojto estas ruĝe markita
Satelita bildo de regiono Detrojto, malsupre la Eria Lago, dekstre supre la Lago de Sankta Claire

Detrojto (angle Detroit) estas urbego en la subŝtato Miĉigano de Usono. Kun loĝantaro de ĉirkaŭ 688.701 (en 2013), ĝi estas la 21-a plej loĝata urbo de Usono; tamen ĉirkaŭ la jaro 1950 ĝi havis multe pli da loĝantoj. Pro tio, Detrojto estas la plej granda urbego en Miĉigano je loĝantaro. Ĝis la milito de 1812, Detrojto estis la ĉefurbo de la subŝtato, hodiaŭ la ĉefurbo estas Lansingo (Lansing).

Detrojto situas trans la rivero Windsor, Ontario, kiu ligas la Lagon de Sankta Claire al la Eria Lago kaj konsistigas la landlimon al Kanado. La koordinatoj de la urbo estas 42° 19′ 54″ N 83° 02′ 51″ U / 42.3316 °N, 83.0475 °U / 42.3316; -83.0475 (mapo); ĝia alto super la marnivelo estas 175 m kaj la urba areo kovras 370 km².

La urbo estas fama centro de aŭtomobilkonstruado kaj de muzik-negocado. Ĝi estas kromnomata "Motora Urbo" pro tio ke la tri plej grandaj usonaj aŭtofabrikantaj kompanioj (General Motors Corporation, Ford Motor Company, kaj Chrysler Corporation) situigis siajn centrajn oficejojn kaj multajn el siaj fabrikoj en aŭ ĉirkaŭ Detrojto. Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne