Diana SPENCER (Diana Frances MOUNTBATTEN-WINDSOR; naskiĝis la 1-an de julio 1961 en Sandringham, Norfolk, mortis la 31-an de aŭgusto 1997 en Parizo) estis filino de la nobela familio de Spencer, kaj la unua edzino de Princo Karlo, Princo de Kimrio. Tial, ŝia oficiala titolo estis Princino de Kimrio. Malgraŭ sia eksedziĝo en 1996, ŝi ofte estis konata publike kiel Princino Diana. Ŝi estis patrino de la princoj William (naskiĝis en 1982) kaj Harry (naskiĝis en 1984).
Oni nomis ŝin ankaŭ Lady Di. Ankoraŭ vivante ŝi jam iĝis legendo kaj estis mondfama. Post ŝia morto ŝi ricevis la kromnomon Reĝino de l' koroj, kiun jam portis en la 17-a jarcento Elisabeth Stuart, la edzino de la malbonŝanca Frederiko la 5-a (Palatinato).
Diana aprobis multajn bonfarajn projektojn, kiel la britan aidoso-helpon. Plej fame konata estis certe ŝia partopreno en la internacia kampanjo pri malpermeso de kontraŭpersonaj minoj.
Ĝis sia morto Diana estis unu el la plej fotitaj famuloj de la mondo. Ŝi mortis en la jaro 1997 pro aŭtoakcidento en Parizo. Kontraŭe al sia ekstera bildo, en sia edzeco kun Princo Karlo, ŝi estis profunde malfeliĉa virino, kiu suferis deprimon kaj provis eĉ sinmortigon.