Distrikto Bamberg

www.landkreis-bamberg.de
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Frankonio
administra sidejo: Bamberg
areo: 1167 km²
loĝantoj: 149 122
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo: BA
Municipokodo: 09471
Komunumoj: 36
Administreja adreso: Ludwigstraße 23
96045 Bamberg
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Bamberg (germane: Landkreis) situas en la nordo de la federacia lando Bavario, kiu estas subŝtato de Germanio.

La eksterdistrikta urbo Bamberg estas la administra centro de la distrikto - ĝi tamen mem ne apartenas al la distrikta teritorio, sed estas komplete ĉirkaŭata per ĝi. Sur la distrikta areo de 1.168 km² fine de decembro 2022 loĝis 149 122 homoj; do meznombre 120 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. Granda parto de la distrikta areo apartenas al la arbara regiono Steigerwald. La distriktan teritorion de nordo al okcidento trafluas la rivero Majno. Norde de Bamberg en ĝin enfluas de sudoriento la rivero Regnitz (pure 59 kilometrojn longa, kun fonta rivereto Rednitz (39,62 km) kaj ties fonta rivereto Fränkische Rezat (63,51 km) sume 162 kilometrojn).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne