Djano

Djano (sanskrite ध्यान, dhyānapalie झान, jhāna) signifas meditadon en hinduismo, budhismo kaj ĝajnismo. En budhismo, ĝi estas serio da kulturitaj mensaj statoj, kiuj kondukas en staton de perfekta kvieto kaj konscio (upekkhī-sati-pīrisuddhi).[1]

Djano povintus esti la ĉefa praktiko de antaŭsekta budhismo, sed al ĝi aldoniĝis aliaj formoj de meditado tra ĝia disvolviĝo.[2][3]

  1. Vetter 1988, p. 5.
  2. Vetter 1988.
  3. Bronkhorst 1993.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne