Ekumenismo

Ekumenismo
emblemo
kooperado • interconfessionalism • religio aŭ mondrigardo
vdr
Skulptaĵo el kapelo de Derby Royal Infirmary. La vorto Oikoumene estas termino kiu signifas la "tuta loĝata tero". Tiu ĉi skulptaĵo nun troviĝas en Muzeo kaj artgalerio de Derby

Ekumenismo (ankaŭ nomata ekumeno) estas la strebado de kristanoj de diversaj konfesioj al kunlaboro kaj alproksimiĝo. La celoj de ekumena dialogo povas esti diversaj – de amika kunvivado en diverseco ĝis plena unuiĝo. Ekumenaj agoj estas ekzemple la okazigo de komunaj diservoj inter diversaj konfesioj, la reciproka agnosko de sakramentoj kaj la klopodo trovi kompromisojn inter diversaj teologiaj konvinkoj (ekzemple pri la esenco de la eŭkaristio).

La unuiĝon de la kristanoj malhelpas la fakto, ke ne ĉiuj kristanaj eklezioj akceptas la Papon en Romo kiel reprezentanton de Kristo sur la tero.

En 1948 fondiĝis la Ekumena Konsilio de la Eklezioj kun sidejo en Ĝenevo. Ĝi komprenas sin kiel "komunumon de eklezioj, kiuj agnoskas la Sinjoron Jesuo Kristo laŭ la Sankta Skribo kiel Dion kaj Savanton kaj sekve klopodas komune plenumi tion, al kio ili estas vokataj je la honoro de Dio, la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito." Nuntempe apartenas al ĝi 347 eklezioj en pli ol 120 landoj, sed ne la romkatolika eklezio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne