Ekvinokso

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri astronomia nocio. Por informoj pri rusia muzika grupo, vidu la artikolon Ekvinokso (muzikgrupo).

.

Dato kaj horo de la ekvinoksoj (UTC)
Jaro Ekvinoksoj de marto Ekvinoksoj de septembro
2020 20-an de marto 03:50 22-an de septembro 13:31
2021 20-an de marto 09:37 22-an de septembro 19:21
2022 20-an de marto 15:33 23-an de septembro 01:04
2023 20-an de marto 21:24 23-an de septembro 06:50
2024 20-an de marto 03:06 22-an de septembro 12:44
2025 20-an de marto 09:01 22-an de septembro 18:19
2026 20-an de marto 14:46 23-an de septembro 00:05
2027 20-an de marto 20:25 23-an de septembro 06:02
2028 20-an de marto 02:17 22-an de septembro 11:45
2029 20-an de marto 08:02 22-an de septembro 17:38
2030 20-an de marto 13:52 22-an de septembro 23:27

Ekvinokso (de la latina aequinox, "egala nokto") estas punkto kie la ekliptiko kaj la ĉiela ekvatoro kruciĝas.

Dum la suno "iras" en sia tutjara ciklo laŭ la ekliptiko, ĝi ŝajnas transiri la ĉielan ekvatoron dufoje: unufoje en printempo, irante de sudo al nordo (la printempa ekvinokso); unufoje en aŭtuno, irante de nordo al sudo (la aŭtuna ekvinokso).

La vorto povas ankaŭ signifi la okazon de la transiro, kaj la tago en kiu ĝi okazas. En tiuj tagoj (la 20-23aj de marto kaj septembro), la nokto kaj tago estas de egalaj longecoj, po 12 horojn ambaŭ. Naturreligioj kiel novpaganismo kaj viĉo festas ekvinoksojn kiel ŝabatojn (vidu Eostaro kaj Mejbono); la dato de la printempa ekvinokso fiksas la daton de Pasko, kaj en pluraj landoj la ekvinoksoj estas konsiderataj la tradiciaj komenciĝoj de printempo kaj aŭtuno.

En la ekvinoksoj, la suno leviĝas ekzakte en la oriento kaj subeniras ekzakte en la okcidento.

La ekvinoksaj punktoj ne estas fiksitaj lokoj en la ĉiela sfero; ili iras okcidenten laŭ la ekliptiko, transirante ĉiujn la konstelaciojn de la zodiako dum periodo de 26 000 jaroj. Ĉi tiu fenomeno nomiĝas precesio de ekvinoksoj.

La printempa ekvinokso estas referencpunkto en la ekvatora koordinatsistemo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne