Emblemo

La kolombo kun olivarbbranĉo enbeke estas emblemo de paco, devena el la kolombo, kiu tiele anoncis al Noa la finon de la diluvo
Esperanto Lingvo Internacia.svg
La verda kvinpinta stelo estas emblemo de Esperanto

Emblemo estas figuro, kiu konvencie reprezentas abstraktan aŭ konkretan ideon, do speco de bilda simbolo. Laŭ Francisko Azorín, emblemo estas Figuro, bildo reprezentanta simbole econ aŭ aĵon.[1] Li indikas etimologion el greka emblema, el emballo (enmeti), kaj de tie venas la latina emblema.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 66.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne