Epoko

Epoko[1]epoĥo laŭ lingvaĵo de historio estas grava periodo en evoluprocezo. Oni parolas pri epokoj en la (ĝenerala) homa historio kaj en la diversaj branĉoj de la arto, sed ankaŭ en aliaj kuntekstoj - baze en ĉio kio iel rilatas al kronologio. La vorto devenas de la greka "ἐποχή, epoĥe" = halto kun la signifo haltopunkto en la tempokalkulo, tio estas punkto kie komenciĝas io nova kaj grava.

  1. artikolo epoko en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne