Evangeliaj konsiloj

Donis gravan impulson al la voto de malriĉeco Sankta Francisko el Asizo. (Pentraĵo de Giotto en la baziliko de Asizo).

Evangeliaj konsiloj estas admonoj aŭ preceptoj, kiuj laŭ la katolika tradicio, kaj ankaŭ laŭ la orientaj kristanaj tradicioj, troviĝas en la Evangelioj kaj al kiuj la fideluloj estas invititaj siadecide adheri por pli efike atingi la celojn de la kristana poopono. Elstaras inter ili la tri religiaj votoj jam konfesataj kaj praktikataj de gereligiuloj, nome per la grande signifaj votoj de malriĉeco, ĉasteco kaj obeo.

Kiel oni vidas en tiuj elektoj elstaras la libera volo, per kiu la elektanto decidas kontraŭi sian kunnaskajn tendencojn avantaĝe de alia kunnaska tendenco posedi la tutan veron kaj ricevi kaj doni la tutan amon eblan: tio realiĝas nur adherante al Kristo “vojo, vero kaj vivo” (Joh. 14, 6). La tendenco al la materiaj kreitaj bonaĵoj disigas el Dio: pro tio religiulo reduktas al minimuno ilian uzon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne