Falkado

Falkado
ĉasado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio) ĉe sia falko por falkado el la libro De arte venandi cum avibus (Pri ĉasarto per birdoj). Fino de 13-a jarcento.

Falkado estas la arto ĉasi per rabobirdo, ĉefe per falkoj, akcipitroj kaj aliaj rabobirdoj por kapti speciojn ĉu flugantajn ĉu el surgrunde. Ĝi biologie klopodas simbiozon (inter viro kaj besto) kiun ambaŭ specioj profitas.

Unu el ties plej grandaj spertuloj mondaj, Félix Rodríguez de la Fuente, difinis ĝin kiel "la unua fojo kiam la viro ne submetis la beston per jugo kaj vipo". La homo kaptas, ligas la birdon al la propra viro per kondiĉitaj faroj, kaj trejnas la birdon al ĉaso kaj al fideleco. Lia birdo kaptas birdojn kaj kvarpiedulojn ĝenerale malgrandajn aŭ mezajn (kuniklojn, leporojn... ĝis lupojn agloj).

La falkado estis praktiko tre etenda en la mezepoko, ligita al la nobelaro kaj al la povuloj. Ĝi fine dekadencis pro la progreso de la pafarmiloj kaj la plej granda rimarkindeco kaj festeco de la granda ĉasado, speciale ĉe hundoĉaso.

La 16-a de novembro de 2010, la Unesko ĝin deklaris Nemateria kultura heredaĵo, El milenario arte de la cetrería, Patrimonio Inmaterial de la Humanidad, RTVE, 16-a de novembro de 2010, konsultita la 17-a de septembro de 2010. En plurnacia kandidateco de Saud-Arabio, Belgio, Ĉeĥio, Sud-Koreio, Arabaj Unuigitaj Emirlandoj, Hispanio, Francio, Maroko, Mongolio, Kataro kaj Sirio.[1]

  1. Un cetrero con su halcón cerca de Al-Ain (1965). Alirita 2013-07-07.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne