Farmakologio

Farmakologio (el la greka: φάρμακον, kuracilo, kaj λόγος, scienco), aŭ farmakoscienco, estas la scienco pri la rilato inter farmakoj (aŭ la aktivaj substancoj en ili) kaj vivaj organismoj. Farmakologio temas do pri funkciado kaj efikoj de kuraciloj.

Ekzistas du procedoj por prijuĝi tion:

  1. Farmakokinetiko pristudas tion, kion la organismo faras pri la kuracilo: liberigo, akcepto, dissendo, metabolo, ekskrecio.
  2. Farmakodinamiko priskribas efikon de la kuracilo en la organismo.

Komparu kun farmacio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne