Feo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri magia Eŭropa popolo. Por informoj pri aliaj signifoj, vidu la artikolon FEO.
Feo
mita popolo • mita etno
Informoj
vdr

Feo estas estaĵo apartenanta al legendoj kaj mitoj de la Eŭropa folkloro. Ĝi kutime estas ia spirito, priskribita kiel supernatura kaj magia. Feoj similas plejparte al homoj aspektorilate, sed ili posedas magiajn potencojn. Ili estas imagataj kiel malgrandaj, kun grando kiu iras de tiu, de insekto, ĝis la grando de homa bebo. Tamen, ekzistas multaj specoj de feoj, do kelkaj estas tiel altaj kiel homoj, ekzemple Banŝioj. La grando de ili ne estas konstanta nek grava, ĉar ili kutime povas ŝanĝi la eksteran aspekton laŭvole. Oni kutime figuras ilin kun insektaj flugiloj kiel tiuj de papiliolibeloj, precipe post la Viktoriana epoko, sed malabundas la mencioj pri flugiloj en la tradiciaj mitoj.

Feo

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne