Flago de Uzbekio

Flago de Uzbekio
Flago de Uzbekio
Flago de Uzbekio
nacia flago
Lando  Uzbekio
Uzo 111000
Proporcio 1:2
Oficialigo 18-an de novembro 1991
vdr
Standardo de la Uzbeka Armeo

La flago de Uzbekio (uzbeke Oʻzbekiston-davlat bairogʻi) estis aprobita dum la 7-a Speciala Sesio de la Supera Konsilio de la Respubliko Uzbekio, la 18-an de novembro 1991.

La uzbeka flago kaj ties simboloj portretas la historiajn ligilojn kun ŝtatoj kiu ekzistis en la pasinteco ene de la limoj de moderna Uzbekio kaj enkarnigas en ĝi mem la naciajn kaj kulturajn tradiciojn de la respubliko. La koloro blua sur la flago estas simbolo de la eterna ĉielo kaj viviga akvo, kiuj reflektas la esencon de vivo. En simbola lingvo ĝi reprezentas bonecon, saĝecon, honestecon, gloron kaj lojalecon. Sekve, la koloro de la ŝtatflago de Amir Temur ankaŭ estis blua. La koloro blanka sur la flago, simbolas pacon, harmonias kun la taglumo kaj la fontoj de lumo en la universo. La koloro verda estas simbolo de la renovigo de naturo. En multaj nacioj, estas konsiderita kiel simbolo de juneco, espero kaj ĝojo. La ruĝaj strioj estas alfluantoj de la potenco de vivo. La bildigo de novluno estas ligita kun la historiaj tradicioj. En la sama tempo ĝi estas simbolo de la sendependeco. Steloj estas konsideritaj spiritaĵoj. La 12 steloj sur la ŝtatflago de la Respubliko Uzbekio estas ankaŭ rekte ligitaj kun historiaj tradicioj, kun la antikva kalendaro-ciklo de la suno. La 12 steloj ankaŭ estas klarigita per la evoluo de astronomio en la scienca penso de la antikvaj ŝtatoj ene de la limoj de Uzbekio[1][2].

  1. Uzbekistan. The World Factbook. CIA. Arkivita el la originalo je 2019-01-05. Alirita May 18, 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-05. Alirita 2015-10-14.
  2. Waters, Bella. (2006) Uzbekistan in Pictures. Twenty-First Century Books, p. 191.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne