George Cukor | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
George Dewey Cukor | |||||
Naskonomo | George Dewey Cukor | ||||
Naskiĝo | 7-an de julio 1899 en Nov-Jorko | ||||
Morto | 24-an de januaro 1983 (83-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Mortis per | Kora malsufiĉo vd | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | DeWitt Clinton High School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro teatra reĝisoro filmproduktoro reĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1930–1981 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
George Dewey Cukor (ˈ|k|juː|k|ər; 7a de julio 1899 – 24a de januaro 1983) estis usona filmoreĝisoro.[1] Li ĉefe koncentriĝis al komedioj kaj literaturaj adaptaĵoj. Lia kariero floris ĉe RKO kiam David O. Selznick, la ĉefa produktoro de la studio, atribuis al Cukor la reĝisorado de kelkaj gravaj filmoj de RKO, kiaj What Price Hollywood? (1932), A Bill of Divorcement (1932), Our Betters (1933), kaj Little Women (1933). Kiam Selznick foriris al MGM en 1933 Cukor sekvis lin kaj reĝisoris pliajn filmojn kiaj Dinner at Eight (1933) kaj David Copperfield (1935) por Selznick kaj Romeo and Juliet (1936) kaj Camille (1936) por Irving Thalberg.
Li estis anstataŭita kiel reĝisoro de Gone with the Wind (1939), sed li ja reĝisoris filmojn kiaj The Philadelphia Story (1940), Gaslight (1944), Adam's Rib (1949), Born Yesterday (1950), A Star Is Born (1954), Bhowani Junction (1956) kaj My Fair Lady (1964). Li plulaboris ĝis la 1980-aj jaroj.