Germana ormarko

Germana ormarko
eksvaluto • valutomarko
Ŝtato: Germana Imperio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:
vdr
Monero de 5 ormarkoj.
Monero de 1 ormarko de arĝento de 1875.

La ormarko (en germana: Goldmark, kvankam oficiale nomita nur Mark) estas la nomo uzita por la valuto (nome leĝa valuto) de la Germana Imperio ekde 1873 ĝis 1914. Post la komenco de la Unua Mondmilito ĝi estis anstataŭita de la Papiermark (papermarko), kaj poste per la Reichsmark (regnomarko), post la starigo de la Vajmara Respubliko.

La moneroj de nomvaloroj inter 1 pfennig kaj 1 marko estis stampitaj laŭ normiga desegno por la tuto de la imperio, dum tiuj kiuj superis 1 markon estis stampitaj fare de la unuopaj landoj, uzante normigan desegnon por la reversoj (nome la Reichsadler, la agla emblemo de la Germana Imperio) kun specifia desegno de la lando en la averso, ĝenerale portreto de la monarko, dum la liberaj urboj Bremeno, Hamburgo kaj Lubeko uzis sian propran municipan blazonon. Multaj el la moneroj elsenditaj en tre malgrandaj kvantoj, fare de la plej malgrandaj landoj, estas nun tre raraj kaj valoraj. La princlando Lippe estis la nura ŝtato kiu ne elsendis ormoneron en tiu periodo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne