Gondvano

Gondvano
Kontinento
kontinentego, prakontinento [+]

Gondvano (Tero)
Gondvano (Tero)
partigo de Laŭrazio kaj Gondvano

Vikimedia Komunejo:  Laurasia and Gondwana [+]
vdr

Gondvano (origine, nomo de popoloj de Gonda en centra Barato) estis la suda el du kontinentoj, kiuj estiĝis post la dividiĝo de prakontinento Pangeo.

Gondvano ekzistis ek de proksimume antaŭ 510 Mj (milionoj da jaroj) ĝis 180 Mj.[1]

Gondvano entenis la plejmulton de la landmasoj kiuj poste fariĝis la kontinentoj Sud-Ameriko, Afriko, Antarkto, Aŭstralio kaj Hindio. Inter Gondvano kaj la norda kontinento Laŭrazio etendiĝis la Tetismaro, kies restoj formas la hodiaŭan Mediteraneon. La (tuta) Gondvano estiĝis per kolizio de orienta kaj okcidenta Gondvano antaŭ ĉirkaŭ 750-530 milionoj da jaroj.

La aŭstra sciencisto, Eduard Suess, nomis Gondvanon pro la Gondvana regiono de centra norda Hindio (el Sanskrito Gondvana: arbaro de la gondiuloj), de kiuj la gondvana sedimentra serio (Permio-Triaso) ankaŭ nomiĝis.

La adjektivo gondvana uzatas en biogeografio por referi al ŝablonoj de distribuo de vivantuloj, tipe kiam la organismoj estas limigataj al du aŭ pli da nun nekontinuaj regionoj kiuj iam estis parto de Gondvano, inkluzive da antarkta flaŭro. Ekzemple, oni konsideras ke la Proteaceae, familio de plantoj trovita nur en Sud-Ameriko, Sud-Afriko kaj Aŭstralio, havas "gondvanan distribuon". Oni konsideras ke tiu distribuo indikas arkaikan devenon.

Post la disiĝo de Gondvano antaŭ ĉirkaŭ 100 milionoj da jaroj Afriko sekve de la kontinenta drivo puŝiĝis kontraŭ Eŭropo, kio suprenigis la Alpojn; dume puŝiĝo de Hindio kontraŭ Azio estigis la Himalajon.

  1. Ŝablono:Cite conference

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne