Grace KELLY (naskiĝis la 12-an de novembro 1929, mortis la 14-an de septembro 1982) estis usona aktorino kaj princino de Monako.
Ŝi naskiĝis en Filadelfio, Pensilvanio. Post mallonga teatra kariero ŝi en la jaro 1951 unuafoje aperis en filmo. Grandajn sukcesojn ŝi gajnis interalie en filmoj de Alfred Hitchcock. En 1955 ŝi gajnis Oskaron pro sia rolo en la filmo The country girl. Unu jaron poste ŝi edziniĝis al Rainier la 3-a, la princo de Monako – kaj finis sian kinokarieron. En 1982 ŝi mortis dum aŭtoakcidento en Monako.