Grado de Celsio

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grado (apartigilo).
Grado Celsia
(rilato inter celsia kaj kelvina temperaturoj)
derivita mezurunuo de Internacia sistemo de unuoj • mezurunuo de Internacia Sistemo de Unuoj kun speciala nomo • mezurunuo de temperaturo • derivita mezurunuo de la Unuiĝinta Kodo pri Unuoj de Mezuro • mezurunuo sen norma konverto al Internacia Sistemo de Unuoj
Fizika grando Temperaturo
Simbolo °C
Nuna difino
Dato de difino 1743
vdr
Celsia termometro indikas la temperaturon −17 °C
  •  Landoj kiuj uzas Fahrenheit ( ).
  •  Landoj kiuj uzas kaj Fahrenheit ( ) kaj Celsius ( °C).
  •  Landoj kiuj uzas Celsius ( °C).
  • Grado de Celsiocelsia grado ( °C) estas mezurunuo de temperaturo, nomita laŭ la sveda astronomo Anders Celsius (Celsio), kiu unue proponis ĝin en 1742.

    De 1774 ĝis 1954 la celsia grado estis difinita kiel centono de la diferenco inter la temperaturoj de la bolpunkto kaj frostopunkto de akvo ĉe la normala aerpremo je 1 atmosfero. La celsia skalo estas lineara inter 0 °C kaj 100 °C, kaj estas same lineare pluigata ekster tiun intervalon. Ĉi tiu difino plu estas komune uzata, interalie en la mezlernejoj.

    La limoj de la likva fazo de akvo, kiujn uzas tiu difino, dependas je la atmosfera premo, kio ne estas eleganta maniero difini. Por eviti tion en la moderna difino oni ŝovis la nulon de la celsia skalo tiel, ke la temperaturo de la triobla punkto de akvo egalu 0,01 °C, konservante la paŝon de la skalo celsia egala al la paŝo de la skalo kelvina (t.e. la temperaturoj kiuj diferencas je 1 K egale diferencas je 1 °C); rezulte la skaloj celsia kaj kelvina estas ŝovitaj unu rilate al la alia je 273,15 unuoj.


    From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

    Developed by Nelliwinne