Herbo

Herbo estas ĝenerale moltiga planto, kiu ne formas lignecajn, vintrorezistajn ŝosojn (male kiel arboj, arbedoj, arbustoj). Ĝi estas ofte mola, sukoplena kaj ties superteraj partoj ĉiujare forvelkas.

En terkultivado herbo oni ofte nomas nur la utilajn herbojn; la malutilajn herbojn en la terkultivado oni nomas herbaĉo, trudherbo aŭ fiherbo. Tiujn trudherbojn oni povas ekstermi per kemiaj herbicidoj aŭ per fizikaj metodoj kiel per sarkado, hojado.

En agrikulturo herboj uzatas ĉefe kiel fojno por la vintra nutrado de bestoj, aŭ oni simple paŝtas sur la herbejo brutojn por rekte manĝigi la freŝajn herbojn.

esprimoj: herbovora (besto, manĝanta herbojn), herboriĉa, herbero (unu herbo)

En Fundamento de Esperanto estas skribite, radiko herb signifas[1]:

  • france: herbe
  • angle: grass
  • germane: Gras
  • ruse: трава
  • pole: trawa
  1. Fundamento de Esperanto

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne