Hispana nacia teamo de futbalo

Hispanio
Hispanio
asocio Real Federación Española de Fútbol
Reĝa Hispana Futbal-Federacio
konfederacio UEFA
manaĝero ĉeftrejnisto Luis de la Fuente
golreĝo David Villa (59, stato de somero 2024)
FIFA kodo ESP
unua matĉo Flago de Hispanio Hispanio 1-0
 Danio
1920
plej granda gajno Flago de Hispanio Hispanio 13-0
 Bulgario
1933
plej granda perdo  Anglio 7-1
Flago de Hispanio Hispanio
1931
Futbala Mondpokalo
aperoj 13 (unua en 1934)
plej bona rezulto Ĉampiono
2010
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 9 (unua en 1964)
plej bona rezulto Ĉampiono
1964, 2008 kaj 2012
vdr

La Hispana nacia teamo de futbalo, hispane «La Selección española de fútbol», estas la landa vira teamo de la Reĝa Federacio Hispana de Futbalo (hispane «Real Federación Española de Fútbol». Laŭ la rangolisto de la internacia federacio FIFA la teamo estas inter la dek plej bonaj de la mondo.

Ekde la 8-a de decembro 2022, la trejnisto de la teamo estas Luis de la Fuente, kaj laŭ la stato de somero 2024 la entute plej multajn golojn (59) atingis David Villa kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (180) kadre de la hispana teamo partoprenis la futbalisto Sergio Ramos.

La kromnomon La Furia Roja ("la furiozo ruĝa") la teamo ekhavis dum la Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno, kie la hispana teamo, en grandparte ruĝaj sportaj vestaĵoj, surprize atingis la arĝentan medalon.

La teamo ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 - kaj gajnis ĝin la 29-an de junio 2008.

En la Futbala Mondpokalo 2010 la teamo (vidu la navigilan informkeston sube) unuafoje atingis la finalon kaj la 11-an de julio 2010 venkis kontraŭ la nederlanda nacia teamo de futbalo. Post tio okazis enorma celebrado unue en Madrido kun akcepto ĉe la palacoj kaj de la reĝo kaj de la prezidento kaj poste surstrate la 12-an de julio. Poste la futbalistoj ekferiis kaj veturis al iliaj naskiĝlokoj por respektivaj omaĝoj. Tiu venko havis eĉ politikajn kaj ekonomiajn sekvojn: konsumado kreskis kaj eĉ multaj entreprenoj promesis redonon de pagoj se Hispanio venkos kiam tio ne estis tiom certa kaj nun ili devas redoni tion, sed ankaŭ la vendado kreskis danke al tia promeso kaj ili pli malpli povos plenumi ĝin.

Same la teamo venkis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 en Pollando kaj Ukrainio. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, la teamo nur avancis al la okonfinalo, do estis inter la lastaj 16 teamoj, Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 avancis al la duonfinalo, do kun la dana teamo rivevis la trian lokon kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 ĝi ankoraŭ luktas pri plej bona loko.

En la Futbala Mondpokalo 2014, la teamo nur atingis la grupan fazon, do estis en la malpli sukcesa duono de la partoprenintaj teamoj, en la Futbala Mondpokalo 2018, la teamo avancis al la okonfinalo, malvenkante kontraŭ la tiujare gastiganta rusa teamo, do estis inter la lastaj 16 teamoj, kaj en la Futbala Mondpokalo 2022 same nur avancis al la okonfinalo. Daŭre la subtenantaj spektantoj revas pri triumfo simila al tiu en 2010.

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo daŭre estas Luis de la Fuente, kaj la teamestro estas Álvaro Morata.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne