Huterano

La Huteranoj estas anabaptista eklezio, fondita de Jakob Hutter kaj siaj sekvantoj. Modelo por ili estis Jerusalema prakomunumo. Iliaj doktrino kaj la kredopraktiko ofte devigis ilin elmigri, ekde la fondado de la religio en la jaro 1528 ĝis hodiaŭ. Nuntempe, ĝiaj 45.000 membroj, proksimume (novhuteranoj inkludite) loĝas preskaŭ ekskluzive en Usono kaj Kanado. Ili ankoraŭ parolas la huteranan lingvon, antikva dialekteca formo de la germana, kiel gepatra lingvo.

Vojmontrilo al la fratejo de Oak Bluff.
Huteranaj virinoj dum komuna laboro.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne