ISO 3166-2:ES

Hispanio ISO 3166-2:ES

Hispanio

Hispanio
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1
Dulitera kodo ES
Trilitera kodo ESP
Cifera kodo 724
vdr

La ISO-kodoj de la 17 aŭtonomaj komunumoj kaj la 50 provincoj (hispane provincia) de  Hispanio - plus du hispaniaj eksklavoj en Nordafriko (hispane ciudades autónomas en el Norte de África, do "urboj aŭtonomaj en la nordo de Afriko") - konsistas el la dulitera (alpha-2) ISO-kodo de Hispanio, "ES" (de la hispana formo "España" respektive la kataluna "Espanya"), kaj po unu aŭ du literoj.

Post la unua publikigo en 1998, la kodoj fare de la Internacia Organizaĵo pri Normigado estis sume kvarfoje prilaboritaj: En 2000 tajperaro estis forigita el la nomo Santa Cruz de Tenerife, kaj en du provincoj (Ĝirono kaj Ilerdo) la alternativa literumo en la regiona oficiala lingvo estis aldonita. En decembro 2002 estis korektita antaŭa eraro koncerne la ligon de la provinco Balearoj (Baleares) al la samnoma aŭtonoma komunumo Balearoj.

En februaro 2010 ĉiuj aŭtonomaj komunumoj, kiuj nur konsistas el unu provinco, ricevis kodon malsaman de la koncerna provinco. Krome la kastili-lingvaj toponimoj de la objektoj en la aŭtonomaj komunumoj Galegio, Katalunio kaj Balearoj estis anstataŭigitaj per toponimoj en la galega respektive kataluna lingvoj, ĉar nur tiuj nun estas oficialaj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne