![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Hunajn ibn Ishak. |
Ibn Ishak | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉ. 704 en Medino, Heĝazo, ![]() | |
Morto | ĉ. 767 en Bagdado, Irako, ![]() | |
Religio | islamo vd | |
Lingvoj | araba vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto biografo ![]() | |
Laborkampo | Siro (islamo) kaj historio de islamo ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | The Life of Muhammad vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ibn Ishak (laŭ kelkaj fontoj, ibn Ĥabbār, aŭ Kūmān, aŭ Kūtān, arabe محمد بن إسحاق بن يسار بن خيار, Muḥammad ibn Isḥāq ibn Jasār ibn Ĥijār aŭ simple ibn Isḥaq, ابن إسحاق, signife "la filo de Isaako"; mortis en 767 aŭ 761) estis araba islama historiisto kaj hagiografiisto. Ibn Ishak kolektis parolajn tradiciojn kiuj formis la bazon de grava biografio de la islama profeto Mohamedo.
Li devenis el kristana familio de suda Irako, estis kaptita de islamanoj kaj alportita kiel sklavo al Medino, kie li konvertiĝis al Islamo kaj malsklaviĝis.