Imperia Kolegio Londona

Imperia Kolegio Londona
publika esplorada universitato
organizaĵo pri edukado
konstruaĵo Redakti la valoron en Wikidata
moto Scientia imperii decus et tutamen
"Scienca scio estas la kronanta gloro kaj sekurigilo de la imperio"
Informoj
fondodato 1907
fondinto(j) Eduardo la 7-a vd
Geografia situo 51° 29′ 54″ N, 0° 10′ 37″ U (mapo)51.498308-0.17688200000001Koordinatoj: 51° 29′ 54″ N, 0° 10′ 37″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
urbo South Kensington Campus, Imperial College London
adreso Imperial College of Science, Technology and Medicine, Exhibition Road, South Kensington, London, SW7 2AZ
poŝtkodo SW7 2AZ
Nombroj
nombro de studentoj 17 565 vd (stato: decembro 2016)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
filioj
vd
Imperia Kolegio Londona (Granda Londono)
Imperia Kolegio Londona (Granda Londono)
DEC
Map
Imperia Kolegio Londona
vdr

La Imperia Kolegio Londona (angle Imperial College London) aŭ sub ĝia oficiala plennomo Imperia Kolegio de scienco, teknologio kaj medicinp (Imperial College of Science, Technology and Medicine) estas brita universitata institucio en Londono kaj laŭ sendependaaj rangotabeloj regule konsideriĝas unu de la plej bonaj akademiaj institucioj en la mondo. La kampoj de studo kaj esplorado ĉe Imperia Kolegio temigas la kampojn de scienco, inĝenieristiko kaj medicino, kaj la institucio eĉ establis komercan administran lernejon kaj homsciencosekcion.

La ĉefa kampuso de la universitato situas ĉe la limo de la Reĝa kvartalo de Kensington kaj Chelsea kaj la City of Westminster en centra Londono kaj la ĉefpordego estas sur Exhibition Road. La universitato estis fondita laŭ reĝa dekreto de la 8-a de julio 1907, sed estis administre subigita al la Universitato de Londono kaj ĝiaj studentoj ricevis siajn diplomojn ĝis 2003 de la Universitato de Londono. Ĝi fariĝis memstara institucio nur la 7-an de julio 2007 kiam ĝi fariĝis 100-jara.

La universitato estas membro de pluraj internaciaj organizoj, interalie ĝi membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj. Krome, ĝi estas membro de neoficiala "triangula" grupo de la universitatoj de Kembriĝo, Londono kaj Oksfordo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne