Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo

Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
france Institut d’études politiques de Paris
publika universitato
Grande école
grand établissement (en) Traduki
akademia eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
moto Aux racines de l'avenir
Radikoj de la estonto
Informoj
fondodato 1872
fondinto(j) Émile Boutmy
speco Grand établissement (EPSCP)
lingvo(j) franca, angla
buĝeto 173 milionoj da eŭroj[1]
ŝtata subvencio 80.5 milionoj da eŭroj[2]
Situo
Geografia situo 48° 51′ 15″ N, 2° 19′ 42″ O (mapo)48.8541722.328469Koordinatoj: 48° 51′ 15″ N, 2° 19′ 42″ O (mapo)
lando  Francio
urbo Parizo
regiono Francilio
areoj Parizo (1871), Nancy (2000), Dijon (2001), Poitiers (2001), Menton (2005), Le Havre (2007), Reims (2009)
Estraro
prezidanto Pierre Sellal
direktoro Bénédicte Durand (ad interim)
Nombroj
nombro de studentoj 14 000[3]
profesoroj-esplorantoj 182[3]
doktoriĝantoj 550[3]
diplomitoj/jaro 1 400 (master)[1]
nivelo Bakalaŭro+8 (Doktoreco)
Diversaĵoj
fetiĉo La liono kaj la vulpo
aliĝinta al Sorbonne Paris Cité, G16+
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
filioj
vd
jura formo public scientific, cultural or professional establishment vd
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo france Institut d’études politiques de Paris (Parizo)
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
france Institut d’études politiques de Paris (Parizo)
DEC
Situo de Instituto pri Politikaj Studoj en Parizo
Map
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
france Institut d’études politiques de Paris
vdr

La Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo (france "Institut d'études politiques de Paris" aŭ "IEP de Parizo"), ofte kromnomita « Sciences Po » aŭ « Sciences Po Paris », estas grand établissement en la sektoro de sociaj sciencoj kaj internaciaj rilatoj. Ankaŭ estas instruoj pri juro, financo, regado de homrimedoj, komunikado, merkatado, ĵurnalismo, urboplanado. La lernejo estas fama pro sia instrukvalito kaj postuloj. La pruvo de tio estas la akcepta procento al la unua lernjaro, kiu estis nur 10 % por la lernkomenco de 2013.

Originanta de la ŝtatigo de la Libera Lernejo pri Politikaj Sciencoj, fondita en 1872 de Émile Boutmy, la IEP de Parizo havas la apartan statuson de "grand établissement", kio ebligas al ĝi tre elektan varbon. Ĝi estas unu el la naŭ Institutoj pri Politikaj Studoj en Francio. La Nacia Fonduso de Politikaj Sciencoj (FNSP) kaj la IEP de Parizo estas jure ligitaj kaj konsistigas la tuton nomitan "Sciences Po".

La IEP de Parizo partneras kun aliaj grandaj institucioj kiaj la Universitato McGill, la London School of Economics, la Universitato de Brita Kolumbio, laLibera Universitato Berlino, la Hertie School of Governance de Berlino, la School of International and Public Affairs de la Universitato Kolumbio, Columbia Law School, Harvard Law School, McGill University's Faculty of Law, la Lee Kuan Yew School of Public Policy de la Nacia Universitato de Singapuro, kaj de la universitato de Pensilvanio, la universitato Bocconi de Milano aŭ la Escola superior d'administració i direcció d'empreses (ESADE) de Barcelono.

  1. 1,0 1,1 http://sciencespo.fr/content/116/en-chiffres-et-en-images Arkivigite je 2015-02-14 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. http://www.lemonde.fr/idees/article/2012/01/25/l-iep-de-paris-favori-de-l-etat_1634249_3232.html.
  3. 3,0 3,1 3,2 Sciences po per nombroj. Alirita la 11-an de decembro 2009..

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne