Internacia tago de virinoj

En Rusio estas oficiala festo okaze de la Internacia tago de Virinoj, do la ŝtataj forcejoj (plantdomoj) preparas multajn florojn. Kazano en Tatario (Rusio)
Branĉo de akacio, la simbolo de la tago de virinoj

Internacia tago de virinoj (aŭ virina tago) estas internacia tago festata la 8-an de marto ĉiujare. Tiu ĉi tago estas grava festotago pri la atingitaj ekonomiaj, politikaj kaj sociaj rezultoj de virinoj. Oni ankaŭ rememoras tiun tagon pro la incendio en la Fabriko Triangulo (en Novjorko, Usono, 1911), kie perdis la vivon pli ol 140 virinoj. La ideo pri tiu festotago estiĝis ĉe trapaso de la 20-a jarcento, kiam la rapida monda industriiĝo kaj ekonomia ekspansio kondukis al protestoj por pli bonaj laborejaj kondiĉoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne