Izabela la 1-a (Kastilio)

Izabela la 1-a de Kastilio
la Katolika
Regado 1474 - 1504
Antaŭulo Henriko la 4-a
Persona informo
Isabel I la Católica
Naskiĝo 22-an de aprilo 1451 (1451-04-22)
en Madrigal de las Altas Torres, Hispanio
Morto 26-an de novembro 1504 (1504-11-26) (53-jaraĝa)
en Medina del Campo, Hispanio
Mortis per Water retention (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Reĝa Kapelo de Granado
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Izabela la 1-a (Kastilio)
Familio
Dinastio Dinastio de Trastamaro
Patro Johano la 2-a
Patrino Izabela de Portugalio
Gefratoj Catherine (en) Traduki, Infanta Leonor of Castile (en) Traduki, Henriko la 4-a, Alfonso de Kastilio kaj Infanta Maria of Castile (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Fernando la 2-a de Aragono
Infanoj Isabela, 1470-1498
Johano, 1478-1497
Johana, 1479-1555
Maria, 1482-1517
Katarina, 1485-1536
Parencoj Filipo la 1-a (bofilo)
Henriko la 8-a (bofilo)
Maria la 1-a (nepo)
Karlo la 5-a (nepo)
Ferdinando la 1-a (nepo)
Filipo la 2-a (pranepo)
Izabela de Aŭstrio (nepo)
Filipo la 3-a (prapranepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo reganto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Izabela la 1-a de Kastilio, hispane Isabel I de Castilla, (n. la 22-an de aprilo 1451 en Madrigal de las Altas Torres, m. la 26-an de novembro 1504 en Medina del Campo; pli vaste kaj fame konata kiel Izabela la Katolikino, hispane Isabel la Católica) estis reĝino de Kastilio de 1474 ĝis sia morto.

Izabela aŭ Isabel heredis en la jaro 1474 la kastilian tronon de sia frato, reĝo Henriko la 4-a. Ŝi edziniĝis la 19-an de oktobro 1469 kun Fernando la 2-a de Aragono. Izabela kaj Fernando, nomataj la "Katolikaj Gereĝoj", unuigis siajn du reĝlandojn kaj tiel fondis la komunan landon Hispanio. Ambaŭ estas konsiderataj taŭgaj realpolitikistoj kiuj metis la fundamenton por Hispanio kiel onta grandpotenco.

Izabela kaj Fernando agadis kun ĝis tiam ne konata akreco kaj brutaleco kontraŭ judoj kaj islamanoj en sia regno. En 1492 ĉiuj kiuj ne akceptis baptiĝi estis aŭ forpelitaj aŭ murditaj. Ili atakis kaj supervenkis islamajn regantojn sur la ibera duoninsulo, en milito nomata la "Rekonkero".

Al la regado de Izabela kaj Fernando apartenis la fi-fama Inkvizicio, sed ankaŭ la esplorvojaĝo de Kristoforo Kolumbo kiu malkovris por eŭropanoj la ekziston de la "Nova Mondo".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne