Japana mitologio

Unu el la filinoj de la drako reĝo kiu vivas en la marfundo. Utagawa Kuniyoshi (歌川国芳) (1797–1861).

La japana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono de ŝintoismo konsistas el kolekto de pli ol 8 000 000 kami ("dioj" aŭ "spiritoj" en la japana). Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoismajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn. Aliflanke, male al la greka mitologio, nordia kaj egipta, estas relative malfacile distingi kio estas vera "mito" por la japanoj.

La konvenciaj japanaj mitoj baziĝas sur la Koĝiki, en la Nihon Ŝoki kaj kelkaj komplementaj libroj. La Koĝiki kiu laŭvorte signifas "registro de antikvaj aferoj" estas la plej antikva libro agnoskata pri mitoj, legendoj kaj la historio de Japanio kaj Nihon Ŝoki estas la dua plej antikva. La Ŝintoŝu eksplikas la originon de la japanaj diaĵoj ekde budhispa perspektivo dum la Hocuma Cutae registras malsaman version pri la mitologio.

Rimarkinda rezulto de la japana mitologio temas pri ĝia klarigo pri la estigo de la japana imperia familio, kaj reprezentas ĝin kiel dian posteularon. La japana vorto por Imperiestro en Japanio, tennō (天皇), signifas "Ĉiela suverenulo".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne