Jorge Camacho


Jorge Camacho
Jorge Camacho en Roterdamo en 2007
Jorge Camacho en Roterdamo en 2007
Persona informo
Aliaj nomoj Georgo Kamaĉo
Naskiĝo 18a de novembro 1966
en Hispanio Zafra, Ekstremaduro, Hispanio
Lingvoj hispanaEsperantoanglafinna
Nacieco hispano
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1980–)
profesoro
verkisto
tradukisto
esperantologo Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto liaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj gajninto de Premio Grabowski
Akademiano eksmembro de AE

membro de ALE

Esperantistiĝis en 1980
vdr

Jorge CAMACHO (CORDÓN) [ĥorĥe kamaĉo] (naskiĝis la 18-an de novembro 1966 en Zafra, Ekstremaduro) estas hispana esperantisto kaj Esperanto-verkisto en Esperanto kaj en la hispana.

Camacho esperantigis sian nomon al Georgo Kamaĉo (ne nur verknome, sed ankaŭ en renkontiĝoj, korespondado k.s.) de la komenco de la okdekaj jaroj ĝis 1995 aŭ 1996. Ĉi tiam li decidis uzi la saman nomon en kaj ekster Esperantujo, nome nur la originalan formon en la hispana lingvo.

Camacho eklernis esperanton en 1980. Li estis membro de Akademio de Esperanto de 1992 ĝis 2001. De 1995 ĝis 1999 li laboris en Bruselo kiel konferenca interpretisto de Eŭropa Unio, el la lingvoj angla kaj finna al la hispana. De 1999 li loĝas en Madrido, kie li plu laboris ĝis 2009 kiel konferenca interpretisto por Eŭropa Unio, el la lingvoj angla, finna kaj portugala al la hispana. De aprilo 2008 ĝis septembro 2010 li laboris kiel docento pri interpretado en Universidad Autónoma de Madrid. De 2009 li laboras en Biblioteca Nacional de España, la nacia biblioteko de Hispanujo.

Camacho estis alelektita al la Akademio de Esperanto en 1992. La 15an de aŭgusto 2001 li anoncis sian demision pro seniluziiĝo pri Esperantujo. Tamen, kvankam malpli ofte ol antaŭe, li restas aktiva per daŭra recenzado kaj verkado de poemoj. En 2007 li anoncis la fondon de Beletra Almanako, kies kunredaktoroj estas Probal Daŝgupto kaj István Ertl.

Plurfoje li gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA, en 1992 la Premion Grabowski.

Inter liaj preferataj verkoj kaj aŭtoroj troviĝas la Eposo pri Gilgameŝ, Jorge Luis Borges, Miĥail Bulgakov, Albert Camus (La Mito de Sizifo), Karel Čapek, Miguel Espinosa, Omaro Ĥajamo, Konstantinos Kavafis, Danilo Kiŝ, Fernando Pessoa, Rafael Sánchez Ferlosio kaj Olaf Stapledon.

Kiel poeto, li sentas sin pli proksima al aŭtoroj kiel Edwin de Kock kaj Baldur Ragnarsson.

Camacho estas unu el la kunfondintoj de la Esperanta Respubliko.

En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia verkado estis honorita per la Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA.[1]

  1. artikolo pri la Diplomoj pri Elstara Agado de UEA atribuitaj en 2013, en la retejo Libera Folio

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne