Kalumnio

Kalumnio estas damaĝo kontraŭ persono per fari komunikon kiu kreas inter la aŭdantoj aŭ legantoj pli malaltan opinion pri tiu persono. La komuniko mem ne devas esti damaĝa en si mem por esti priakuzebla, se temas pri "invado ae privateco" aŭ "false aspektigas" la homon, kiel per ekz. nomi elstaran Esperantiston ano de Ido.

Multaj landoj havas diversajn krimajn kaj civilajn punojn por kalumnio, kaj diversajn kondiĉojn por juĝi ĉu kalumnio fakte okazis. Iuj leĝaj sistemoj postulas en iuj situacioj ke la pritema persono de la komuniko pruvu, en civila tribunalo, ke la akuzito faris la komunikon kun "malico", kio signifas aŭ kredi ke estis false aŭ kun neatento. Tamen, estas kvar kategorioj de komuniko kiuj estas mem damaĝaj, kiuj estas tiom en si mem damaĝaj ke akuzantoj simple devas pruvi ke ili okazis. Ĉi tiuj estas komunikoj kiuj akuzas ke persono jam:

  • faris krimon
  • infektiĝis per serioza malsano (kiel ekz. leprozo antaŭlonge kaj aidoso nun)
  • estis malfidela al edzo aŭ edzino (en multaj lokoj ankoraŭ validas nur por virinoj)
  • estis mallerta je profesio aŭ negoco

Aliaj sistemoj, ekz. tio de Anglio, postulas nur ke la komunikoj estus falsaj kaj damaĝaj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne