Kampanio

Kampanio
itale Campania

Flago

Flago
regiono de Italio
Kodo: CAM
Ŝtato: Italio
Areo: 13,595 km²
Ĉefurbo: Napoli
Loĝantaro: 5 786 373 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 423 loĝ./km²
Provincoj: Avellino, Benevento, Caserta, Napolo, Salerno
Komunumoj: listo de 551 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 15
Prezidanto: Vincenzo De Luca (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Kampanio (itale Campania [kampanja]) estas regiono en suda Italio, samlimas kun Latio nord-okcidente, Moliso norde, Apulio nord-oriente, Basilikato oriente, kaj la Tirena Maro okcidente.

Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 5 786 373 loĝantoj sur areo de 13 670,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 423 loĝantoj/km².

La nomo venas el la latina lingvo, kaj estis nomita de la Romianoj kiel Campania felix (bonŝancafeliĉa kamparo).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne