Kampanjo de Norvegio

Germanaj soldatoj en norvega domaro.

La Kampanjo de Norvegio dum la Dua Mondmilito, en printempo 1940, rezultis en la unua kunfrontado rekte inter la militfortoj de la Aliancanoj (ĉefe Britio kaj Francio) kontraŭ Nazia Germanio.

La ĉefa tialo de tiu militperiodo estis la Nazia okupacio de Norvegio, kiu estis iniciatita pro la dependo de Berlino de la mineralo de fero importita el Svedio tra la norvega haveno de Narvik, por subteni la klopodojn de la milito. Samtempe la nazioj entreprenis la Invadon de Danio, kaj tiel ili sekurigis la aerbazojn por la invado de Norvegio.

La batalo estis venkita de Germanio, kvankam ĝi elĉerpis resursojn kiuj, laŭ kelkaj fakuloj, estus pli akurate uzataj en la orienta fronto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne