Kamparkruco (aŭ: vojkruco) estas kruco ĉe vojo aŭ ŝoseo, ĉe rando de la kampo aŭ en arbaro. Ĝi povas esti el ligno, ŝtono aŭ metalo. Ofte kamparkrucoj estas en formo de krucifikso. En partoj de Germanio oni ankaŭ nomas tiajn krucojn „sveda kruco“, rememorante pri la suferadoj dum la Tridekjara milito.