Kazeino

Kazeino estas animala proteino kiu aperas en lakto. Temas pri la plej grava laktoproteino. Ĝi gravas por la nutrado de ido, ĉar estas facile digestebla en esencajn aminoacidojn por la sintezo de aliaj proteinoj.

80 % de la proteinoj de bovina lakto konsistas el kazeino.

Kazeinon oni produktas diluante senkremigitan lakton kun akvo, al kiu oni poste aldonas aceton por ke la kazeino precipitiĝu. Kazeino povas esti industriskale produktata varmigante lakton kaj acidigante ĝin per sulfuracido.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne