Kern.punkto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Logo de kern.punkto.

kern.punkto (aŭ kern.punkto.info) estas esperantlingva podkasto de Johannes Mueller kaj Eva Fitzelová. Ĝi komenciĝis en 2014 kaj ĝi fokusiĝas al temoj pri Interreto, vojaĝado, scienco, sonregistrado kaj socio.[1] Ĝi estas disponebla laŭ permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0.

Dum KAEST 2014 en Modra (Slovakio) okazis prelego pri podkastoj kiu estas samtempe unu el epizodoj de kern.punkto.[2][3] La podkasto estis ankaŭ unu el la temoj de podkasto Varsovia Vento januare 2015.[4]

Dum la jaroj de la elsendado aperis en la podkasto kiel gastoj ankaŭ pluraj konataj esperantistoj – ekz. Chuck SmithRainer Kurz.

  1. kern.punkto (2014). Arkivita el la originalo je 2014-11-05. Alirita 2015-03-18.
  2. KAEST Prelegoj (2014). Alirita 2015-03-18.
  3. Mueller, Johannes; Eva FITZELOVÁ. kern.punkto KP006 Sonregistrado (2014-11-16). Alirita 2015-03-18.
  4. Varsovia Vento (2015-01-30). Arkivita el la originalo je 2015-02-16. Alirita 2015-03-18.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne