Ko e fasi 'o e tu'i 'o e 'Otu Tonga

Ko e fasi 'o e tu'i 'o e 'Otu Tonga
Kanto de la reĝo de Tongo-insuloj
“Ko e fasi 'o e tu'i 'o e 'Otu Tonga”
nacia himno
lando  Tongo
kantoteksto Uelingatoni Ngū Tupoumalohi
muziko Karl Gustavus Schmitt
ekde 1874
vdr

Ko e fasi ʻo e tuʻi ʻo e ʻOtu Tonga estas la nacia himno de Tongo. La titolo en la tonga lingvo laŭvorte signifas Kanto de la reĝo de Tongo-insuloj, sed en la ĉiutaga vivo ĝi estas pli konata kiel fasi fakafonua (nacia kanto). La tekston de la himno verkis princo Uelingatoni Ngū Tupoumalohi kaj la melodion komponis Karl Gustavus Schmitt. La kanto estas uzata ekde 1874.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne