Kokosa Insulo

Ĉi tiu artikolo temas pri insulo en Pacifika Oceano apartenanta al la ŝtato Kostariko. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kokosinsuloj (apartigilo).
Kokosa Insulo
Kokosa Insulo
Kokosa Insulo
insulo • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • distrikto de Kostrariko
Akvejo Pacifika Oceano
Geografia situo 5° 31′ 45″ N, 87° 3′ 36″ U (mapo)5.5291666666667-87.06576Koordinatoj: 5° 31′ 45″ N, 87° 3′ 36″ U (mapo) f1
Situo de Kokosa Insulo
Situo de Kokosa Insulo

Map

Longo 7,49 kmf2
Larĝo 4,61 kmf3
Areo 23,85 km² f4
Plej alta loko Cerro Iglesias
576 mf5
Loĝantaro (neloĝata)
Historia mapo de Kokosa Insulo
Historia mapo de Kokosa Insulo

Supermara alteco283 m [+]
Akvokolektejo23,85 km² (2 385 ha) [+]
Areo23,85 km² (2 385 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]
Poŝtkodo60110 [+]
Map
Kokosa Insulo
Vikimedia Komunejo:  Isla del Coco [+]
vdr
Insula akvofalo
Strando de Golfeto Chatham
Monda heredaĵo de UNESKO

Kokosa Insulo (hispane Isla del Coco, angle Cocos Island) estas neloĝata insulo de 24 km² en la Pacifika Oceano 500 km okcidente de la okcidenta marbordo de Kostariko, al kies teritorio ĝi apartenas. Ĝi estas la plej suda loko de Nordameriko se oni enkalkulas insulojn.

Kokosa Insulo estas nacia parko de Kostariko ekde 1978, kaj Monda Heredaĵo de Unesko ekde 1997 pro la unika ekologio de la insulo kaj la ĉirkaŭa maro. Ĝi havas neniujn homajn loĝantojn krom la parkaj gardistoj. Situante meze de profundaj akvoj kun kontraŭfluoj, ĝi estas admirata de aparatplonĝistoj pro la ĉirkaŭloĝado de martelŝarkoj, rajoj, delfenoj, kaj aliaj grandaj marbestoj. Krome, ĝi estas konata pro la trezoroj, kiujn laŭdire fifamaj piratoj tie kaŝis. Ekzistis multnombraj ekspedicioj de aventuremuloj, kiuj provis trovi iujn el ili, sed ĝis nun la sola trovita trezoro de la insulo estas ĝia netuŝita naturo.

La insulo apartenas geologie al la Kokosa Plato, kiu estas nomata laŭ la insulo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne