Komarko de Cervera

Komarko de Cervera, plej sudoriente de la regiono.

Komarko de Cervera, en hispana Comarca de Cervera, populare konata ankaŭ kiel Alhama-Linares (laŭ trafluantaj riveroj), estas komarko en la plej sudoriento de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente), kune kun Komarko de Calahorra iom nordokcidente, Komarko de Alfaro plej nordokcidente, kaj Komarko de Arnedo sudokcidente.

Kiel plej sudorienta angulo de la regiono Rioĥo, ĝi limas kun anguloj de la provincoj Navaro, Zaragozo kaj Sorio, respektive de regionoj Navaro, Aragono kaj Kastilio kaj Leono.

La komarko estas formata de sep municipoj, el kiuj Cervera del Río Alhama estas konsiderata la komarka ĉefurbo, ĉar ĝi estis historia ĉefurbo de la jurisdikcia partio. La komunikado de tiu komarko fariĝas pere de la regiona ŝoseo LR-123, kiu estas vertebra akso de nordo suden (el Arnedo ĝis Valverde en Cervera del Río Alhama). En la lastaj jardekoj okazas forta senloĝigado pro elmigrado.

La bazo de la ekonomio estis agrikulturo kaj brutobredado, sed ankaŭ estis malgranda industrio de tolŝuoj en Cervera kaj tekstila industrio en Cornago. La unua iomete restas dum la dua malaperis komence de la 20-a jarcento. Estas ankaŭ sektoro de servoj ligita al banlokoj (La Albotea de Cervera, Ventas del Baño kaj Grávalos) el jarcentoj. La rura turismo celas viziton al lokoj kun iknitoj, la arkeologia kuŝejo Contrebia Leucade, la minado de pirito en Navajún kaj nigra kalkoŝtono en Igea.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne