Kontinento

Monda mapo prezentanta la tradiciajn geografiajn kontinentojn. Depende el la konvencio kaj modelo, kelkaj kontinentoj povas esti konsolidataj aŭ subdividitaj: ekzemple, Eŭrazio estas plej ofte subdividita en Eŭropon kaj Azion (ruĝaj nuancoj), dum Norda kaj Suda Ameriko estas foje agnoskita kiel ununura amerika kontinento (verdaj nuancoj).

Kontinento estas granda masivo de la tera ŝelo, kiun la oceanoj disigas de aliaj kontinentoj kaj kiun oni povas trapasi, ne transirante maron. Rimarko: la termino “Kontinento” devenas de “Terre Continente”, t.e. seninterrompa tero. Ne ekzistas oficiala decido pri tio, kiom granda devas esti insulo por esti rigardata "kontinento", kaj inverse (t.e. kiom malgranda devas esti kontinento por esti rigardata "insulo"); sed ĝenerale, oni taksas Groenlandon (2.175.600 km2) la plej granda insulo kaj Aŭstralion (7.686.589 km2) la plej malgranda kontinento.

Kontinentoj grandparte altiĝas super la marnivelo, dum periferioj (kontinentbretoj) troviĝas sub ĝi. Kontinentojn karakterizas t.n. kontinenta tipo de terkrustaranĝo je profundo de 35–70 km kun granito-metamorfa tavolo.

Kontinentoj ĝenerale identiĝis per konvencio pli ol per iuj ajn striktaj kriterioj, kaj tiele ĝis sep mondoregionoj estas komune konsiderataj kontinentoj. Tiuj estas (el plej grandaj al plej malgrandaj): Azio, Afriko, Norda Ameriko, Suda Ameriko, Antarkto, Eŭropo, kaj Aŭstralio.[1]

En geologio, kontinentoj estas priskribitaj kiel tektonaj platoj. Platotektoniko estas la procezo kaj studo de la movado, kolizio kaj divido de kontinentoj. Resume, laŭlonge de la historio de la Tero la kontinentoj ne estis ĉiam la samaj kaj evoluis, moviĝis kaj ŝanĝiĝis dum milionoj da jaroj.

  1. Continents: What is a Continent?. National Geographic. Arkivita el la originalo je 2009-06-29. Alirita 2014-09-08. "Most people recognize seven continents—Asia, Africa, North America, South America, Antarctica, Europe, and Australia, from largest to smallest—although sometimes Europe and Asia are considered a single continent, Eurasia."

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne