Kosmopolitismo

Flago de la Monda Registaro de la Civitanoj de la Mondo

Kosmopolitismo estas la ideologio, laŭ kiu ĉiuj homoj apartenas al unu komunumo bazita sur kundividata moralo. Tio kontrastas kun komunumismaj teorioj kaj precipe kun la ideologioj de patriotismo kaj naciismo. Ano de la ideo de kosmopolitismo en iu ajn el ties formoj nomiĝas kosmopolito. Tia persono estas iu kun pli forta sento de aparteno al la homaro ol al nacia aŭ regiona identeco.

Kosmopolita komunumo povas baziĝi sur inkluziveca moralo, kundividata ekonomia rilato aŭ politika strukturo, kiu enprenas diversajn naciojn. Ekzemple, Kwame Anthony Appiah proponas la eblon de kosmopolita komunumo, en kiu individuoj el diversaj lokoj (fizikaj, ekonomiaj ktp.) eniras interrilatojn de reciproka respekto malgraŭ iliaj malsamaj kredoj (religiaj, politikaj ktp.).[1]

Diversaj urboj kaj lokoj en la nuntempo kaj pasinteco estis identigitaj kiel "kosmopolitaj", kio ne signifas, ke ĉiuj aŭ la plej multaj loĝantoj konscie akceptas tiun filozofion. Okazas, ke oni nomas lokojn "kosmopolitaj" simple pro tio, ke etne, kulture kaj/aŭ religie diversfonaj homoj proksime al si loĝas kaj interagas. Oni nomas "kosmopolita" individuan guston por kulturoj aliaj ol la propra devenkulturo, ekzemple ĉe vojaĝanto aŭ terglobe konscia persono. Oni kelkfoje uzas la terminon ankaŭ kiel sinonimon de "monduma" aŭ "malnaiva".

Origine, kosmopolitismo sugestas la establon de kosmopolomonda ŝtato, kiu inkluzivus la tutan homaron. Kosmopolitismo poste komencis asociiĝi kun paco kaj harmonio inter nacioj. Ekde la 19-a jc., kosmopolitismo estas ankaŭ politika projekto heredita de la klerismo, laŭ kiu nur universalaj principoj kiel homaj rajtoj kaj demokratio povas esti fundamento de politika komunumo.

  1. Anthony Appiah, Kwame (1997). “Cosmopolitan Patriots”, Critical Inquiry 23 (3), p. 617–39. doi:10.1086/448846. 

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne