Koverto

Por la matematika koncepto, vidu la paĝon konveksa koverto.
Koverto

Koverto estas ebena papera saketo por enenmeti en ĝin paperaĵojn kaj dokumentojn. Kovertojn oni uzas por sendado per papera poŝto aŭ simple por konservi malgrandajn paperaĵojn.

Koverto ankaŭ havas kovrilon, kiun oni povas faldi kaj alglui, tial ke ne eblos elŝovi enhavon sen tranĉi aŭ ŝiri la koverton.

Por sendi per poŝto oni devas alglui al la koverto poŝtmarkojn kaj surskribi adresojn. Eblas aĉeti kovertojn ankaŭ jam kun printita poŝtmarko. Ĝi kostas pli multon, ĉar pagante kontraŭ ĉi tia koverto oni samtempe pagas kontraŭ poŝta servo, kiu povas sendi ĉi tiun koverton sen aldona pago. Sed tia koverto kun printita poŝtmarko ofte taŭgas nur por sendi leteron en la lando, por sendi eksterlanden oni devas malgraŭe alglui ordinarajn poŝtmarkojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne