Kulturo

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kulturo (televidkanalo).
Antikva templo, la Partenono en Ateno (Grekujo), klasika eŭropa simbolo por kulturo.
Hinduisma templo en Singapuro. Religio kaj arto estas gravaj aspektoj de la homa kulturo.

Kulturo (de la latina cultura, prilaboro, zorgo,[1] kiu devenas de colere, loĝi, prizorgi, kultivi) estas vastasence ĉio, kion la homo mem kreis, kontraŭe al la naturo, ne kreata de li; ĝi ne rilatas nur al agrokulturo.

En filozofio, la vorto kulturo indikas tion kio estas malsama al la naturo, tio estas, kio estas de la ordo de la akiritaj aferoj kaj ne denaskaj. Kulturo estis longe konsiderata kiel karakteriza trajto de homaro, kiu distingas ĝin de bestoj.

En sociologio, kulturo estas difinita kiel "tio kio estas komuna al grupo de individuoj kaj kio ĝin interligas". Alimaniere, laŭ William Auld, Kulturo estas la sumo de ĉio kio diferencas unu homgrupo disde la ceteraj.

En la kampo de kultursciencoj la koncepto kulturo povas esti konsiderata kiel aro de distingaj trajtoj, spiritaj kaj materiaj, intelektaj kaj emociaj, kiuj karakterizas iun socion aŭ socian grupon: simboloj, sintenoj, valoroj, atendoj kaj normoj de konduto. Krom artoj kaj literaturo, ĝi ampleksas vivostilojn, bazajn homajn rajtojn, tradiciojn kaj kredojn. Ĝi plugvidas al koheraj grupoj de homoj ĉu loĝantaj tute aŭ parte ene de ŝtataj teritorioj aŭ sen restado en ajna aparta teritorio.

Ĝi konstituiĝas en malsamaj manieroj esti, pensi, agi kaj komuniki[2]. La Konsilio de Eŭropo klarigis la koncepton kulturo jene:

"La vorto "kulturo" estas asociita kun praktikoj, kredoj, valoroj, simboloj kaj tradicioj, kun apartaj vivmanieroj kaj kompreno de la mondo. Ies kultura identeco asimilas kaj la hereditajn trajtojn de malsamaj naciaj, etnaj kaj religiemaj grupoj kaj novajn elementojn akiritajn per interagado kun aliaj homoj el malsamaj fonoj aŭ en respondo al tutmondaj influoj kaj ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj"[3].

  1. Harper, Douglas (2001). Online Etymology Dictionary
  2. (fr) Domaines de la culture (kulturkampoj), Wikiversity
  3. (en) Glossary of key terminology (Terminaro de ŝlosila terminologio rilate al meminstrua reta kurso pri interkultura edukado)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne